János Ármin Vész

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Ármin Vész

János Ármin Vész [jAnoŝ Armin vEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vész János Ármin estis hungara matematikisto, inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 1858, ordinara en 1868) de Hungara Scienca Akademio. Lia origina familia nomo estis Weiss ĝis 1862.

János Ármin Vész [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1826 en Szeged. Li mortis la 29-an de junio 1882 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Ármin Vész frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en la inĝeniera instituto en Pest (urbo) en 1848. Dum la Hungara revolucio de 1848 li partoprenis en planado de nova fervoja linio. En 1849 li revenis al la inĝeniera instituto por instrui apud Ottó Petzval. Post transformiĝo de la instituto al teknika universitato li estis tie profesoro, eĉ en la studjaro 1874 rektoro, krome li verkis la unuan studentan lernolibron.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A felsőbb mennyiségtan alapvonalai (1861 – 1862, en 1863 premiita)
  • A háromél leirata feloldása (1858)
  • Leirati mértan (Priskriba geometrio), (1865)
  • Adalékok a visszafutó sorok elméletéhez (1874)

Fontoj[redakti | redakti fonton]