József Ferencz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Ferencz
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1835 (1835-08-10)
en Bobâlna
Morto 19-an de februaro 1928 (1928-02-19) (92-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo unitariisma pastro • politikisto
vdr

FERENCZ József (ferenc) estis hungara unitarisma episkopo, eklezia verkisto naskita en Alparét la 10-an de aŭgusto 1835 kaj mortinta en Kluĵo la 19-an de februaro 1928.

Kariero[redakti | redakti fonton]

József Ferencz finis la unitariisman teologion en Koloĵvaro en 1855 kaj li iĝis helppastro tie. En 1857 li plustudis per stipendio en Germanio: (Göttingen kaj Berlino), poste li vojaĝis en Belgio, Francio kaj Anglio. Reveninte li estis pastro kaj profesoro, en 1876 episkopo. En 1884 li iĝis deputito en landkunveno (distrikto Torockó). En 1905 li iĝis membro de la supera ĉambro. Kune kun pluraj kunuloj li fondis en (1861) kaj redaktis dum pluraj jaroj la revuon Keresztény Magvető. De 1921 li estis ano de la senato rumana. Li tradukis plurajn ekleziajn verkojn hungaren.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Unitárius káté (Kolozsvár, 1864);
  • A vallás külformáinak befolyása a hitéletre (Kecskemét, 1876);
  • Unitárius kis tükör (Kolozsvár, 1881);
  • Emlékeimből (Cluj-Kolozsvár, 1925).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon