József Mátray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Mátray
Persona informo
Naskonomo Maczonaky Károly
Naskiĝo la  25-an de februaro 1897(nun 1897-02-25)
en Hungario Zenta (Hungara reĝlando)
Morto ?
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro
vdr

József Mátray [jOĵef mAtrai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mátray József estis hungara aktoro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Maczonaky Károly [maconaki kAroj].

Károly Maczonaky [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1897 en Zenta (nuntempa Senta en Serbio), la mortodatenoj nekonatas.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Mátray akiris diplomon en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi. En 1924 li aliĝis al trupo de Nándor Alapi. Inter 1927 kaj 1945 li apartenis al Gaja Teatro, sed inter 1940-1944 li havis rolojn ankaŭ en Teatro Madách. Post la 2-a mondmilito li apartenis al malgrandaj teatroj, fine li pensiuliĝis en Teatro Madách en 1962. Kelkfoje li ankaŭ reĝisoradis, ĝis 1951 li ofte havis filmajn rolojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Bíró: Fölszállott a páva - Levinszky
  • Kaufman–Hart: Örök keringő - Everett Nash
  • Bruckner: Angliai Erzsébet - Suffolk

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Budai cukrászda (1935) – ĉefjuĝisto
  • Tavaszi szonáta (1942) – fianĉo
  • Díszmagyar (1949) – barono Kékesy
  • Különös házasság (1951) - kanoniko

Liaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Burjakovskij: Üzenet az élőknek
  • Vaszy: Dankó Pista

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.