József Paulheim
Aspekto
József Paulheim | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de marto 1848 en Szigetújfalu |
Morto | 10-an de februaro 1921 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
József Paulheim [jOĵef paŭlhejm], laŭ hungarlingve kutima nomordo Paulheim József estis hungara arkitekto.
József Paulheim[1] naskiĝis la 10-an de marto 1848 en Szigetújfalu, li mortis la 19-an de februaro 1921 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pri juna vivo de József Paulheim restis neniu kontribuaĵo. Supozeble li akiris arkitekturan diplomon. Li projektis precipe loĝdomojn en Budapeŝto kaj plurajn vilaojn, feriejajn domojn en aglomeraĵo de Budapeŝto, ĉefe en Mátyásföld, kiu jam estas urboparto de Budapeŝto ekde 1950. Li ricevis reĝan ordenon en 1897. Li havis edzinon, kiu naskis 7 gefilojn inter 1871-1883.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Sankta Jozefo (Mátyásföld) (1905)
- hotelo (nun gimnazio) en Mátyásföld
- ĉirkaŭ 50 vilaoj, ripozejoj en Mátyásföld
- loĝdomoj en Budapeŝto
-
Busto pri Paulheim
-
Loĝdomo