József Schnitzler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Schnitzler [jOĵef ŝnicler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schnitzler József estis hungara kuracisto, profesoro, parlamentano, ambulancisto, kirurgo.

Reliefo pri József Schnitzler

József Schnitzler [1] naskiĝis la 25-an de januaro 1913 en Szeged. Li mortis la 15-an de oktobro 1990 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Schnitzler frekventis gimnaziojn en Budapeŝto kaj Tata (Hungario), poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1937. Dum la studentaj jaroj li laboris ankaŭ en la ambulanco aŭ en Malsanulejo Rókus. Post la diplomo li laboris 2 jarojn en la ambulanca servo. Inter 1939 kaj 1948 li estis kirurgo en hospitalo de Jászberény. Interrmpo okazis en la jaroj 1943–1945, ĉar li estis trudlaboristo. En 1944 li aliĝis al la socialdemokratoj, en 1947 al la komunistoj. Ekde 1948 li estis kirurgia ĉefkuracisto en Debrecen, ekde 1955 docento (baldaŭ katedrestro) en Universitato Lajos Kossuth, ekde 1969 ankaŭ klinikestro. Li operaciis brustojn kaj korojn. En 1961 li kandidatiĝis. Inter 1963-1981 li estis parlamenta deputito. Li ricevis premion Kossuth en 1951.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Gümős környezetben végzett csontbeültetés (1961)
  • A cavernostomia műtéti kérdései (1963)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.