Jörg Öchsl
Aspekto
Jörg Öchsl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1500 |
Morto | 1-an de januaro 1600 (100-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Jörg Öchsl, laŭ alia skribmaniero Öxl, estis verŝajne ekde 1506 katedrala konstruestro en Vieno ĉe la Sankta Stefano, ĝis kiam lin en 1510 la magistrato depostenigis.[1]
Öchsl vivis ĉefe en Vieno, kie li ĉe la katedralo starigis plurajn konatajn verkojn. Li validas aparte kiel konstruinto de la laŭ li nomata Öchsl-Baldakeno.[2] Tradicie oni atribuas al lia posteulo Anton Pilgram la predikejon de la Sankta Stefano;[3] nun oni supozas, ke Öchsl konstruis grandajn partojn de ĉi tiu seslatera konstruaĵo. Tiu ankaŭ komenciĝis per la orgenradiko, sub kiu troveblas la busto de Pilgram.[4] La elformado de la orgenradiko ankaŭ estis objekto de disputo kun la magistrato de Vieno, kiu konsekvencis la anstataŭadon de Öchsl per Pilgram.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Öxl, Georg. En: Ulrich Thieme, Felix Becker u. a.: Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart. Volumo 25, E. A. Seemann, Lepsiko 1931, p. 577.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dehio Wien I. Bezirk - Innere Stadt, 2003, p. 174
- ↑ Dehio p. 169
- ↑ Felix Czeike, Helga Czeike: Wien: Kunst, Kultur und Geschichte der Donaumetropole, 1999, p. 18 (ĉe books.google.de)
- ↑ Dehio, S. 218