Kálmán Bölcsházy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Bölcsházy
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1901 (1901-08-11)
en Szirák
Morto 22-an de marto 1978 (1978-03-22) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Kálmán Bölcsházy [bolĉhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bölcsházy Kálmán estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Kálmán Bölcsházy[1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1901 en Szirák, li mortis la 22-an de marto 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Bölcsházy akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1927, post 2 jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li estis asistanto samloke, inter 1931–1941 bestokuracisto en Kenderes, inter 1941–1948 li havis postenon en la agrikultura ministerio. Ekde 1948 ĝis la emeritiĝo en 1966 li estis katedrestro kaj instruis en la altlernejo (intertempe jam universitato) en rango profesoro ekde 1952. Li estis ankaŭ klinikestro (1948-1966). Li okupiĝis plej ofte pri naskoj de bestoj, eĉ li kreis valoran helpilon. Li ricevis premiojn inter 1941-1967.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A tehén vemhességének korai megállapítása a vizelet petefészekhormon-tartalmának kimutatásával (disertaĵo, 1929)
  • Műszer a „karodor”-os méhkezeléshez (1930)
  • Állatorvosi szülészet. 1–2. (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1951; 4-a eldono 1960–1962)
  • Nem fertőző eredetű meddőség, vasectomia (kunaŭtoro, 1959; 1963)
  • Az állatorvosi szülészet és szaporodásbiológia fejlődése a felszabadulást követő 20 évben (kunaŭtoro, 1965).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.