Károly Baumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Baumann
Károly Baumann
Károly Baumann
Persona informo
Naskonomo Grünbaum Károly
Naskiĝo la  29-an de oktobro 1871(nun 1871-10-29)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando)
Morto la 22-an de oktobro 1920
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Erzsi KőmívesSándor Kőmíves
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr

Károly Baumann [kAroj baŭman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baumann Károly estis hungara kantisto, komikisto. Lia origina familia nomo estis Grünbaum. Lia konata filino estis Erzsi Kőmíves.

Károly Baumann en 1905

Károly Baumann [1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1871 en Pest (urbo), li mortis la 22-an de oktobro 1920 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Baumann frue iĝis presisto, sed tiutempe li estis amatora kantisto en scenejo de la presistoj. Li aĝis 14, kiam li debutis en kabaredo kun sukcesoj. Li daŭris la kantadojn en pluraj kabaredoj, sed ofte li ricevis ankaŭ prozajn rolojn. Komence li kantadis germane, sed estis li, kiu enkondukis la kantadon hungare en la kabaredoj. Li estis la aktuala plej signifa kantisto. En la someraj periodoj li faris turneojn kaj kantadis en provincaj urboj. En 1911 lia laringo malsaniĝis, poste li kantadis nur iomete. En la sekva jaro li establis kafejon, sed finance tio ne portis sukcesojn. Li kantis por gramofondiskoj, kiuj estis aŭdeblaj dum mutaj filmoj. Inter 1913 kaj 1920 li havis malgrandajn rolojn. Li ricevis oran medalon en 1905. Li havis edzinon, kiu naskis 5 gefilojn.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Armin - Rosenzweig: Chaim Katz vom Stefansplatz - Haschel
  • Gyula Deák: Fosztóka - Bodra Marci

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • "Sherlock Holmes" (konata ankaŭ eksterlande)
  • "Péter, a csodamajom"

Fontoj[redakti | redakti fonton]