Károly Benza
Etoso
Károly Benza | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Schumbenza Károly |
Naskiĝo | 1812 en ![]() |
Morto | la 28-an de januaro 1872 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Infano | Ida Benza ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto reĝisoro ![]() |
Károly Benza [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benza Károly estis hungara operkantisto (basbaritono). Lia familia nomvarianto estis Schumbenza.
Károly Benza [1] naskiĝis en 1812 en Buda, li mortis la 28-an de januaro 1872 en Pest (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Benza komencis sian kantistan karieron en Debrecen en 1834. En la sekvaj jaroj li kantadis en diversaj provincaj urboj (Miskolc, Kassa, Kolozsvár). Inter 1838-1840 kaj 1844–1864 li apartenis al Nacia Teatro (Pest). Li havis ankaŭ prozajn rolojn (memoru: tiam ankoraŭ ne estis aparta operejo) kaj kelkfoje li ricevis ankaŭ reĝisorajn taskojn. Kelkfoje li raŭkiĝis, en 1859 li plene retiriĝis. Lia filino Ida Benza same estis operkantisto.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Gaetano Donizetti: Don Pasquale — titolrolo
- Ferenc Doppler: Benyovszky — Fedorivics Iván
- Ferenc Erkel: Hunyadi László — Gara
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — Figaro; Don Basilio; Doktor Bartolo
- Giuseppe Verdi: Rigoletto — titolrolo