Károly Czédly

El Vikipedio, la libera enciklopedio

CZÉDLY Károly [ce:dli] estis rumania hungara publicisto, tradukisto. Li naskiĝis en Arad la 24-an de julio 1899 kaj mortis en Arado la 19-an de marto 1954. Li estis la patro de ekonomikisto, juristo József Czédly.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Károly Czédly doktoriĝis pri juro en 1920 en Budapeŝto. Komence li estis oficsto en banko, poste en sukerfabriko. Liaj ekonomikaj artikoloj kaj sciencaj tradukaĵoj aperis en gazeto de Vasárnap de Arado. Li hungarigis la porinfanan romanon Pinocchio de Carlo Collodi (Fajankó, a fából faragott Paprikajancsi tanulságos és vidám históriája, Arad, 1928).

Fonto[redakti | redakti fonton]