Károly Kőváry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Kőváry
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1923 (1923-05-10)
en Rákospalota
Morto 12-an de marto 2003 (2003-03-12) (79-jaraĝa)
en Vác
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto • romkatolika sacerdoto
vdr

Károly Kőváry [kAroj kOvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőváry Károly estis hungara instruisto pri matematiko, monaĥo, katolika pastro.

Károly Kőváry [1] naskiĝis la 10-an de majo 1923 en Rákospalota. Li mortis la 12-an de marto 2003 en Vác.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Kőváry frekventis piaristan gimnazion en Szeged, poste en 1941 li aliĝis al la piaristoj. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1947. En la sama jaro li pastriĝis. Pro ĉeso de la ekleziaj lernejoj li estis komence pastro en Budapeŝto, ekde 1952 li instruis en diversaj (eĉ elitaj) gimnazioj. En 1991 li estis nomumita gimnaziestro en Vác. Li edukis 3 generaciojn pri matematiko. Li ricevis premiojn en 1968, 1983, 1997, 2001.

Fontoj[redakti | redakti fonton]