Károly Kaiser
Aspekto
| Károly Kaiser | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de oktobro 1864 en Nagyperkáta |
| Morto | 18-an de decembro 1929 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 35-1-86 |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1888) Teĥnika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1911) |
| Familio | |
| Infano | Margit Simonfay (en) |
| Okupo | |
| Okupo | ĥemiisto kuracisto |
Károly Kaiser [kAroj kajzer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaiser Károly estis hungara kuracisto, profesoro, kemiisto, bakteriologo.
Károly Kaiser [1] naskiĝis la 11-an de oktobro 1864 en Nagyperkáta. Li mortis la 18-an de decembro 1929 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Kaiser akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1888. Post siaj studoj li laboris en patologia instituto en Budapeŝto. En 1891 li establis apartan bakteriologian instituton, kiun li gvidis ĝis 1911. Li akiris ankaŭ kemian diplomon en 1911 en Reĝa Teknikuniversitato József. Li estis nomumita privata profesoro en 1913, poste titulara eksterordinara profesoro.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A bakteriológia rövid tankönyve (1899)
- A minőleges elemzés alapvonalai (1903)
- Sulla pallagra in Ungheria (1906)
- A higany okozta ipari mérgezések (1914)

