Károly Kiss (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Kiss
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1903 (1903-09-24)
en Bicske
Morto 3-an de decembro 1983 (1983-12-03) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistodiplomato • sindikatisto
vdr
Tombo

Károly KISS [kAroj kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Károly estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, vicĉefministro, ŝuisto.

Károly Kiss [1] naskiĝis la 24-an de septembro 1903 en Bicske. Li mortis la 4-an de decembro 1983 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Kiss post lernado iĝis ŝuisto. Dum laboro li aliĝis al socialdemokratoj kaj sindikato, en 1923 ankaŭ al komunistoj. Post 2 jaroj li estis kondamnita 10 monatojn pro komunista agado, same en 1929. En 1931 li frekventis internacian kurson pri komunismo en Moskvo. Hejmenveninta li denove estis kondamnita dufoje. Post la 2-a mondmilito li havis partiajn postenojn. Inter 1945 kaj 1967 li estis parlamenta deputito, inter 1949 kaj 1952 li frekventis militakademion. En 1951 li estis ministro pri eksteraj rilatoj, poste li havis denove partiajn postenojn. Li ricevis 11 premiojn inter 1947- 1983.

Fontoj[redakti | redakti fonton]