Károly Kiss (pentristo)
Károly Kiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1883 en Arad |
Morto | 30-an de majo 1953 (69-jaraĝa) en Baia Mare |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
KISS Károly (kiŝ) rumanuja hungara pentristo, ksilografisto: Arad, 24-a de oktobro 1883 - Baia Mare, 30-a de majo 1953.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Károly Kiss post la fino de mezlernejo en sia naskiĝurbo studis arton en Nagybánya, Munkeno kaj Budapeŝto. Lia nomo en la listo de pentristoj de la Artistkolonio Nagybánya en 1902 kaj 1903 jam figuras. Antaŭ la unua mondmilito li translokiĝis Moskvon kaj fondis pentristlernejon, sed oni por kavar jaroj internis lin kiel civitanon de malamika lando. Post reveno li vivis en Şiria. En 1931 li loksidiĝis en Baia Mare. En 1934 oni elektis lin konstanta ano, en 1938 li estis vicprezidanto.
Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- 1924 - Arad, Oradea (grupa ekspozicio),
- 1931 - Baia Mare (individua ekspozicio).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Murádin Jenő: Nagybánya- A festőtelep művészei, Miskolc, 1994.
.