Károly Mertz
| Károly Mertz | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | la 5-an de aŭgusto 1903 en |
| Morto | la 21-an de novembro 1976 en |
| Lingvoj | hungara • rumana |
| Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
| Alma mater | universitato Babeș-Bolyai |
| Okupo | |
| Okupo | instruisto monaĥo |
Károly MERTZ [kAroj merc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Mertz Károly estis hungara piarista monaĥo, instruisto.
Károly Mertz[1][2] estis naskita la 5-an de aŭgusto 1903 en Nagyvárad kaj mortinta la 21-an de novembro 1976 en Timișoara.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Károly Mertz maturiĝis en premonstrata gimnazio en sia naskiĝurbo, dum en 1920 li ricevis rumanan ŝtatanecon. En 1922 li iĝis piaristo en Sighetu Marmației. Li estis samtempe teologia studento kaj studento de la Universitato Ferdinand la 1-a pri hungara, rumana lingvoj kaj historio. De 1927 ĝis 1963 li instruis mezlernejoj en Timișoara. Li estis iom da tempo ĉefsekretario de Asocio Arany János, redaktoro kaj eldoninto de Jóbarát (1937-38). Dum la 2-a mondmilito li estis monaĥejestro. En 1948 spite la eklezian malpermeson li instruis en ŝtata lernejo, tial li iĝis eksmonaĥo, eĉ li edziĝis, jaron poste Rumanio nuligis ĉiujn monaĥojn. En 1963 li pensiuliĝis. Li publikigis artikolojn pri instruteorio, metodologio, estetiko, literaturhistorio.

