Károly Révai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

RÉVAI Károly (re:vai) estis hungara poeto, tradukisto naskita en Abrudbánya la 2-an de oktobro 1856 kaj mortinta en Nagybánya la 16-an de aprilo 1923.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Révai studis filologion en la Universitato de Koloĵvaro. De 1881 estis dungito de minaddirektorejo de Nagyág. En Nagybánya li redaktis plurajn gazetojn, de 1916 li estis membro de la Societo Petőfi, prezidanto de la Teleki Társaság. Li tradukis el rumana literaturo: Cosbuc György költeményei (Bp., 1905); Román költőkből (Nagybánya, 1909). Li verkis ankaŭ popoldramojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Aranyos Erzsike megérkezett (poemoj, Déva, 1904);
  • Rákóczi (rakontpoemo, Nagybanya, 1904);
  • Delelő (Kolozsvár, 1907);
  • Alkonyat (Nagybánya, 1916).

Fonto[redakti | redakti fonton]