Kömlő
Aspekto
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kömlőd. |
Kömlő (komlO) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Heves. La vilaĝnomo ne havas sencon en la hungara.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 49 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.5997/20.4437
- Loĝantaro: 1930
- Poŝtkodo: 3372
- Telefonprefikso: 36
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Füzesabony troviĝas 14, Heves (urbo) 15, Tiszafüred 29, Mezőkövesd 30 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1261 en formo Kumleud. Fine de la turka erao la vilaĝo senhomiĝis, poste refondiĝis en 1770.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, kulturdomo, poŝto, sportejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka katolika preĝejo de 1783
- monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito de 1921
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Kömlő naskiĝis aktoro Gábor Vass.