Komunumo Kėdainiai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kėdainiai
blazono de Kėdainiai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Kaunas
subdistrikta komunumo: Kėdainiai
nombro de loĝantoj: 64 000 (komunumo, stato 2004)
nombro de loĝantoj: 31 000 (urbo, stato 2004)
areo (urbo): ĉ. 25 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 347
koordinatoj: 55° 27' norde, 23° 58' oriente

Kėdainiai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Kaunas. Dum la jaro 2004, la komunumo havis 64 000 loĝantojn, kaj la urbo 31 000.

Kėdainiai unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1372 kaj jam dum la 15-a jarcento havas urban statuson. Oficialajn urbajn rajtojn ĝi ricevas dum 1590. La urbo estis la centro de la reformacio en Litovio, kiu tamen ne konvinkis multajn litovojn transiri de katolikismo al protestantismo. Ankaŭ hodiaŭ en la urbo viziteblas protestanta preĝejo.

la protestanta preĝejo, ĝermejo de la reformacio en Litovio
la baroka ligna preĝejo Sankta Jozefo
la du sinagogoj en placo de la malnova urbo

Vidindaĵoj

La malnova urbo bone konserviĝis kaj vizitindas. En la urbo ekzistas pluraj kasteloj - la reprezentaj vilaoj de la litova nobelaro, kiuj nuntempe plejparte uzatas kiel publikaj konstruaĵoj.

Urbopartoj

Krom la malnova urbo, Kėdainiai konsistas el la kvar urbopartoj Janušava (okcidente), Vilainiai (maldekstraflanke de la rivereto Nevėžis, sude de samnoma eksterurba loĝloko en la komunumo), Zabieliškis (sudoriente) kaj Babėnai (norde).

Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj de Kėdainiai estas

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj de la komunumo kaj urbo (litovaj)

Ŝablono:Ĝermo-Litovio