KARTA-Centro
KARTA-Centro (pole: Ośrodek KARTA) – pola fondaĵo (Fondaĵo de la KARTA-Centro), sendependa ne-registara organizaĵo kun statuso de la organizaĵo de publika bono, celanta al dokumentado kaj popularigado de la plej nova historio de Pollando kaj Mez-Orienta Eŭropo. La fondaĵo estas daŭrigo de eldonata ekde 1982 - samizdate dum la milita stato en Pollando - la revuo "Karta" . De julio 2004 la fondaĵo posedas statuson de la organizaĵo de publika bono. La KARTA-Centro ankaŭ disvolvas eldonan agadon (interalie la kvaronjaran historian revuon "Karta"). La KARTA-Centro iniciatis kreon de la Domo de Renkontoj kun Historio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- [1] - historia portalo