Kaŝita Imamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Le esenca diferenco inter sunaistaj kaj ŝijaistaj islamanoj temas pri la doktrino de Imameco. Laŭ la sunaismo la elekto de la Kalifo, kiu estas la supera gvidanto de la islama komunumo post la Profeto Mohamedo, estas ĉefe politika afero kaj li estas elektebla inter ĉiuj islamanoj por defendi islamon. Sed laŭ la ŝijaismo, tio estas ĉefe spirita afero kaj tiun dian oficon povas heredi nur praido de la Profeto Mohamedo (Muḥammad) tra la geedzeco de lia filino Fatima (Fáṭimih) kun lia kuzo 'Alí-ibn-i-Abí-Ṭálib. Tio validas por ĉiuj sektoj ŝijaistaj, eĉ se ili ne agnoskas ĉiujn dek-du imamojn. Jen la listo de la dek-du viroj, kiuj estis herede titolitaj "imamoj" (arabe : gvidantoj) :


Kiam mortis la 11-a imamo, lia 5-jara filo malaperis je la 24-a de julio 874 (4 Shavvál 260 p.H.) : tiam komenciĝis la "Mallonga Kaŝado" (Ghaybat-i-Ṣugh), dum kiu la imamo daŭre gvidis la komunumon per mesaĝistoj titolitaj Abváb (arabe: باب báb pordoj).

Estis kvar tiaj homoj (arabe: الارْبع نُوّاب : la kvar reprezentantoj) : Abú-'Umar-'Uthmán ibn-i-Sa'íd (874-917), Abú-Ja'far Muḥammad-ibn-i-'Uthmán (917-918), Ḥusayn-ibn-i-Rúḥ Naw-bakh (918-938) kaj fine Abu'l-Ḥasan 'Alí-ibn-i-Muḥammad Símarí (938-939).

Kiam mortis la lasta ĉirkaŭ 940 (329 p.H.), komenciĝis la "Longa Kaŝado" (Ghaybat–i-Kubrá) de la Imamo, kiu ne plu havis fizikajn kontaktojn kun la kredantoj.

Ŝijaistoj asertas, ke la Imamo ne mortis sed vivas kun siaj elektitaj disĉiploj en misteraj urboj Jábulqá kaj Jábulsá. Kiam finiĝos la Tempoj, ke regos surtere maljusteco kaj malpaco, ke la miskredantoj estos konfuzitaj kaj malesperigitaj, li reaperos anoncita de Jesuo-Kristo por venki la miskredantojn kaj restarigi universalajn pacon kaj justecon dum mil jaroj. Estas multaj "sanktaj rakontoj" (Hádíth) en la islama tradicio pri la reveno de tia homo nomita Mihdí (la bone gvidata) aŭ Qá'im (la releviganto), kiu estos signo anoncanta la "Tago de Releviĝo (Yawmu'l Qíyámah) kaj de Juĝo (Yawmu’l Dín)"