Kaŝmira sito
Kaŝmira sito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kaŝmira sito
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sitta cashmirensis (Brooks, 1871) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kaŝmira sito estas eta paseroforma birdo. Ĝi apartenas al sita genro.
Aspekto[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas 14 cm longa, kun ĉefe grizecaj supraj partoj, brunruĝecaj subaj partoj kun pli pala gorĝo kaj eĉ pli pala mentono. Kiel aliaj sitoj, ili montrs nigran traokulan strion. Ankaŭ la vosto estas nigra, sed montras sube blankan horizontalan strion.
Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]
Ĝi loĝas en suda Azio, nome el orienta Afganio al okcidenta Nepalo. Simile kiel aliaj membroj de sitedoj (krom roka sito kaj persia sito) ĝi loĝas en arbaraj aŭ arbar-similaj teritorioj.
Nutrado[redakti | redakti fonton]
Ili manĝas ĉefe insektojn kiujn ili serĉas sur arbotrunkoj kaj branĉoj.
Vivmaniero[redakti | redakti fonton]
Ili vivas solece. Ne estas gregemaj birdoj
Reproduktado[redakti | redakti fonton]
Ili nestumas en arbotruoj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Sitta cashmirensis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 27an de julio 2007.
Libroj[redakti | redakti fonton]
- Tits, Nuthatches and Treecreepers, Harrap and Quinn, (angle) ISBN 0-7136-3964-4
- The Nuthatches, Erik Matthysen, Academic Presss 1998, (angle) ISBN 0-85661-101-8