Saltu al enhavo

Kaŝmirkapro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaŝmirkapro
Kaŝmirkaproj en Ladako (ĉe la limo de Tibeto).
Kaŝmirkaproj en Ladako (ĉe la limo de Tibeto).
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Kaprenoj Caprinae
Genro: Kapro Capra
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Kaŝmirkapro estas fenotipo de la hejmkapro, kiu estas unu el la lankaproj. En la devenregiono de la Himalajo kaj Pamiro (kaj ne de Kaŝmiro, de kiu ĝi havas tamen la nomon) tiu longorela kaj kornita kapro ekzistas en la koloroj griza, blanka, nigra kaj bruna. En Eŭropo oni bredas preskaŭ nur blankajn bestojn, ĉar la blanka lano povas esti ĉiel kolorigita. Ĝia pezo povas esti 70 kg por la virseksulo kaj 50 kg por la inseksulo.

Kaŝmirkaprojn, inter kiuj ekzistas ĉirkaŭ 20 subtipoj, karakterizas longa, fajna sublano. La lano estas plej fajna ol la plej maldika ŝaflano kaj nombras inter la plej maldikaj bestharoj (la plej maldikajn harojn havas interalie la moska ovibovo kaj la vikuno).

En la industrilandoj la bestoj estas tonditaj, alie la sublano estas deŝirita aŭ elkombita. Ĉiujare ĉiu besto donas inter 150 kaj 200 gramojn da lano. La dua lanugo, nomata kaŝmiro, kiu estas uzata en la fabrikado de vestaĵoj. La tutmonde plej granda kaŝmirlanproduktanto estas Ĉinio kaj Mongolio la dua. Grandaj farmoj por kaŝmirproduktado ekzistas ankaŭ en Aŭstralio kaj Novzelando; en Eŭropo la plej multaj ekzistas en Skotlando.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]