Betula medwediewii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kaŭkaza betulo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaŭkaza betulo
= kaŭkaza betulo (Betula medwediewii) en la arboretro de Wageningen (Nederlando)
= kaŭkaza betulo (Betula medwediewii) en la arboretro de Wageningen (Nederlando)
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Betulo Betula
Specio: Kaŭkaza betulo, Betula medwediewii
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kaŭkaza betulo Betula medwediewii estas granda arbusto el la genro de la Betuloj el la familio de la Betulacoj (Betulaceae). La disvastigejo estas Irano, Turkujo kaj Kartvelujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

folio
branĉo kun folioj kaj fruktaroj

La kaŭkaza betulo estas rekte vertikala ĝis 6 m alta arbusto, malofte ankaŭ ĝis 20 m alta arbo kun grizflava foriranta arboŝelo. La tigoj estas dikaj, neflekseblaj kaj brile helbrunaj. Ili havas grandajn verdajn kaj gluaj burĝonoj. La folioj estas larĝe elipsaj, ĝis 12 cm longaj kun korfoma bazo kaj duobla segilforma rando. La supra surfaco estas malhele verda kaj la malsupra surfaco helverda. La folitigetoj longas ĉ. 3 cm. La stipuloj ne defalas. Aŭtune la folioj iĝas orflavaj. La inaj floraroj estas 3,5 cm longaj kaj starantaj cilindroformaj.

Disvastigejo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La hejmregiono de tiu betulo estas Irano, Kartvelujo kaj Turkujo. Tie la planto kreskas en arbaroj kaj sur sekaj, freŝaj, acidaj ĝis neŭtraj, sablaj grundoj. La kreskejo estu suna. La specio estas frostotolera.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La kaŭkaza betulo (Betula medwediewii) estas specio el la genro de la betuloj (Betula) en la familio de la familio de la Betulacoj (Betulaceae). La unua priskribo okazis 1887 fare de Eduard August von Regel en Gartenflora. Regel honoris per la scienca nomo la malkovranton de la specio, nome la rusa botanikisto Jakob Sergejeviĉ Medvedev (1847–1923). Li malkovris la specion en julio 1886 en Transkaŭkazio.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La specio estas plantata pro la ligno kaj aŭtuna koloro kiel ornamplanto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Roloff, Andreas Bärtels: Flora der Gehölze. Bestimmung, Eigenschaften und Verwendung. Mit einem Winterschlüssel von Bernd Schulz. 3., korrigierte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5614-6. p. 140.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Walter Erhardt u. a.: Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen. volumo 2, paĝo 1996. Eugen Ulmer. Stuttgart. 2008. ISBN 978-3-8001-5406-7