Kaŭkaza bizono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaŭkaza bizono
Mortigita kaŭkaza bizono, en 1898
Mortigita kaŭkaza bizono, en 1898
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Bovenoj Bovinae
Genro: Bizono Bison
Specio: B. bonasus
Subspecio: Bison bonasus caucasicus
Bison bonasus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
{{{specioj de subdivizio}}}

Bison bonasus bonasus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kaŭkaza bizono (Bison bonasus caucasicus) aŭ dombajo ( домбай ) estis subspecio de eŭropa bizono kiu enloĝis la Kaŭkazajn Montojn de Orienta Eŭropo.

Kompare al la arbaraj bizonoj en pli plataj partoj de Eŭropo la kaŭkaza subspecio estis malpli peza, kaj pli bone adaptita al montaraj vivkondiĉoj.

Ilin ĉasis, krom homoj, la kaspia tigro kaj la azia leono en Kaŭkazo, same kiel aliaj predantoj kiel ekzemple lupoj kaj ursoj. La lastajn tri individuojn de la subspecio oni pafmortigis en 1927.

Nur unu kaŭkaza virbizono konserviĝis en kaptiteco. Tiu ĉi individuo, nomata Kaukasus, naskiĝis en Kaŭkazo en 1907 kaj alportiĝis al Germanio en 1908, kie li vivis ĝis la 26-a de februaro 1925. Dum kaptiteco, li reproduktiĝis kun bovinoj el la malaltebenaĵa subspecio Bison bonasus bonasus, kaj la naskitoj el tiuj koitoj eniris hibridan gregon de la "malalteja-kaŭkaza bredlinio".