Kabeiroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kabeiroj (helene Κάβειροι, Kabeiroi, latine Cabeiri, Cabiri ), estas mistera malnovgreka subtera diaro, verŝajne de la fremda deveno. Ilia nomo povus konekti kun semida religio. Kune kun patrino-diino ili estis adorataj jam en fruaj tempoj de la helena kulturo. Iam ili estas konsiderataj filoj de la dio Hefesto kaj tial estas ligataj kun fairo kaj metalurgio. Esĥilo laŭ ili nomis unu el siaj teatraĵoj, kiu ĝis nun bedaŭrinde ne konserviĝis. En ĝi ili estis priskribataj kiel grandaj vintrinkantoj.

Ilia kulto prezentiĝas en kontinenta Grekujo en Tebo de antaŭ la sesa jarcento a.K. plu en Trakio, (Seŭtopolo) kaj en Malgrandazio. Sed grandaj centroj de ilia kulto estis antaŭ ĉio Egeaj insuloj Samotrako kaj Lemnoso. En Ateno ili prezentiĝas de la kvina jarcento a.K. kaj unue pri ili menciis historiisto Herodoto. Grandan vastiĝon ilia kulto atingis en tempoj post regado de Aleksandro la Granda fine de la 4-a jarcento a.K. Malgraŭ tio ni pri ĝi scias nur malmulton. En pli postaj tempoj ĝi estis akceptata ankaŭ de romianoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kabeirové en la ĉeĥa Vikipedio.