Kabo (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la hebrea Biblio, la kabo[1] (hebree קַב‎, qaḇ) estas mezurunuo de volumeno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Oxford Biblical Studies Online[2], unu kabo estas proksimume 1,276 litroj, aŭ 4 logoj:

1 kabo = 4 logoj = ⅓ hino = 118 bato = 1180 koro.

Uzo en la Biblio[redakti | redakti fonton]

La vorto estas uzita nur unufoje (t.e. estas hapakso) en la tuta hebrea Biblio, nome en la 2-a libro de la Reĝoj"

Citaĵo
 Kaj [la militistaro de Ben-Hadad la reĝo de Sirio] sieĝis [Samario]n tiel longe, ĝis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab’o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj
— Londona Biblio, 2 Reĝ 6:25

La ĉi-supra versiklo priskribas la deflacion okazinta pro la sieĝo de Samario. La fekaĵo de kolomboj estas ordinare malmultekosta, sed pro la deflacio, eĉ malgranda kvanto, t.e. 0,25 kabo, de kolomba fekaĵo iĝis multekosta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]