Kacikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kacikismo estas distortita regoformo en kiu estro havas totalan povon super socio ĉefe de rura medio esprimita kiel politika klientismo. Tiu sistemo ekzistis ĉefe en Hispanio inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kaj en Latinameriko en diversaj periodoj de ties historio. En Hispanio kaj en kelkaj latinamerikaj landoj oni uzas pejorative la vorton "kaciko" por aludi al tiuj kiuj akiras povon pere de klientaj retoj, kvankam ili tute ne havas rilaton kun la koncepto kaj vorto "kaciko" devena el la indiĝenaj popoloj de Ameriko.

Tiukadre oni kreis "demokration" en kiu la institucio funkcias, sed ili ne estas respegulo de regado de la popolo. En 1884, la termino "caciquismo" estis aligita al la Diccionario de la lengua española de la Real Academia Española kun ĝia aktuala signifo en du subsignifoj, nome la jenaj:

  • Dominado aŭ influo de kaciko de vilaĝo aŭ komarko.
  • Troa entrudiĝo de persono aŭ aŭtoritato en difinitaj aferoj, pere de ties povo aŭ influo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Caciquismo en la hispana Vikipedio.