Kacsóta
Kacsóta [kaĉOta] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szentlőrinc.
Bazaj informoj
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 290
- Poŝtkodo: 7940
- Telefonprefikso: 73
Situo
Kacsóta situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Pécs-Barcs. Szentlőrinc troviĝas 4, Szigetvár 15, Sellye 25, Pécs 27 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1375 en formo "Kardosfalva". Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, tiam la loĝantaro malpliiĝis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1993