Donaustadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kagran)
Donaustadt
Viena urbodistrikto

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 195 230  (2020) [+]
Loĝdenso 1 909 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 13′ N, 16° 29′ O (mapo)48.218116.4831Koordinatoj: 48° 13′ N, 16° 29′ O (mapo) [+]
Alto 152 m [+]
Areo 102,29 km² (10 229 ha) [+]
Donaustadt (Vieno)
Donaustadt (Vieno)
DEC
Donaustadt
Donaustadt
Situo de Donaustadt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Donaustadt [+]
vdr
Troviĝloko de Donaustadt en Vieno

Donaustadt (laŭvorte: Danuburbo) estas la 22a kaj aree plej granda distrikto de Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrujo. Ĝi konsistigas preskaŭ kvaronon de la tuta areo de Vieno. Ĝi estas unu el la du distriktoj sur la maldekstra flanko de Danubo, la alia estas Floridsdorf.

Ene de Vieno, ĝi limas al Floridsdorf (la 21a distrikto), Leopoldstadt (la 2a), kaj ankaŭ al Simmering (la 11a), sed tiu lasta estas nur-akva sen eblo transiri Danubon. Donaustadt krome limas al la malsupr-aŭstrujaj komunumoj Groß-Enzersdorf, Raasdorf, Aderklaa, Deutsch-Wagram kaj Gerasdorf bei Wien.

Donaustadt konsistas el la distriktpartoj Kaisermühlen, Kagran, Stadlau, Aspern, Breitenlee, Essling, Hirschstetten kaj Süßenbrunn. Ĉiuj el tiuj partoj estis iam propraj komunumoj. Krome en Donaustadt troviĝas Lobau, parto de Danuba apudrivera herbejo kaj de la nacia parko Danub-herbejoj (Nationalpark Donau-Auen). Tiu parto sen loĝantoj, kune kun parto de la Morava kampo, konsistigas grandan areon de la distrikto, kaj tial ĝi estas relative maldense loĝata.

En la distriktparto Kagran troviĝas la Donau Zentrum, la plej granda vendejaro de Vieno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej multaj el la komunumoj, kiuj nun konsistigas la 22an distrikton, estis enurbigitaj en 1904: tiam formiĝis la 21a distrikto Floridsdorf konsistanta, krom el ekskomunumoj ankoraŭ nun apartenaj al ĝi, el Kaisermühlen, Kagran, Hirschstetten, Stadlau, Aspern kaj iom da herbeja areo de Lobau. En 1938 la nazia germanuja registaro enurbigis ankaŭ la komunumojn Andlersdorf, Breitenlee, Essling, Franzensdorf, Glinzendorf, Groß-Enzersdorf, Großhofen, Mannsdorf, Mühlleiten, Oberhausen, Probstdorf, Raasdorf, Rutzendorf, Schönau an der Donau, Süßenbrunn kaj Wittau, kiuj kun tiuj partoj de la antaŭa distrikto Floridsdorf, kiuj troviĝis oriente de la Laa-a Orienta Fervojo, formis la novan 22an distrikton Groß-Enzersdorf. La plejparto de tiuj enurbigoj, kiuj konsistigis la nazi-germanan planon de Granda Vieno, estis malfaritaj en 1954; el la komunumoj apartenintaj al la 22a distrikto restis nur Breitenlee, Essling, Süßenbrunn kaj la partoj jam enurbigitaj en 1904. Tiam la distrikto ricevis ankaŭ siajn hodiaŭan nomon (ĉar la antaŭe nomodoninta urbo Groß-Enzersdorf transiris denove al Malsupra Aŭstrujo) kaj limon: ĝi estis movita pli okcidenten, tiel ke Kagran nun apartenas al la 22a kaj ne al la 21a distrikto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]