Kairo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kairo-Reliefo de Lisipo, Kopio en Trogiro

Kairo (helene Καιρός, Kairos, latine Caerus) estis en la helena mitologio dio de favora tempo, la plej juna filo de la plej alta dio Zeŭso, lia patrino ne estas konata. Kiel vulgara nomo kairo signas favoran tempon.

Multo da mencioj pri li en mitologio ne estas trovebla, tamen li per sia operacia kampo apartenas al la plej interesaj. Kairo nome estas dio de "favora okazo kaj la plej konvena momento". Li personigis en si al la patro kaj reganto super la mondo kapablon signi la ĝustan momenton por plenumo de la dia intenco.

Figurigo[redakti | redakti fonton]

Lia statuo onidire estis ofte ekspoziciata en luktistaj lernejoj. Li estis bildigata kiel rapidanta junulo kun ĥarakterhava kapo, malantaŭe haroj mallonge pritonditaj, sed sur frunto kun longa krispo, kio en parolfigura senco signifis, ke "la okazon oni devas kapti per haraĉoj; se vi hezitos aŭ estos malrapida, vi jam ne kaptos ĝin.

Reflekto en arto[redakti | redakti fonton]

La plej konata estas la bronza statuo de Lisipo el la 4-a jarcento a.K., kiu eble estis plej frue en Sikiono kaj pli poste en Konstantinopolo. Aliaj statuoj de tiu ĉi skulptisto oni povas vidi en Splito, Torino aŭ en Torcelo. Plua figurigo estas en kroata urbo Trogiro. Sur reliefo estas junulo kun sovaĝa hararo, en siaj manoj tenanta kuglon. Ĝi ankaŭ simbolas rapidan efemerecon de favora momento.

Uzo de la vorto en la moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Papo Johano Paŭlo la 2-a signis la jaron 1989 kaj ĝiaj signifplenaj politikaj kaj sociaj eventoj en orienta Eŭropo "kairo 1989" (George Weigel "Atestanto de espero", rajtigita biografio de la papo).

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kairos en la ĉeĥa Vikipedio.