Kaiser-Friedrich-Therme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Kaiser-Friedrich-Therme
La banejo en la Kaiser-Friedrich-Therme

La Kaiser-Friedrich-Thermevarmbanejo de la imperiestro Frederiko, antaŭe Kaiser-Friedrich-Bad, estas historia varmbanejo en Wiesbaden, Germanujo. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1910 ĝis 1913 de la arkitekto A. O. Pauly laŭ secesia formo.

La akvo de la banejo venas de la Aglofonto (Adlerquelle), kiu estas la dua plej granda varmfonto de Wiesbaden, post la Kochbrunnen (boligputo). La temperaturo de la akvo estas 66,4 °.

La tiel nomata roma-ira banejo kun ĝiaj mozaik-kaĥeloj estis multekoste (4 milionoj da eŭroj) renovigita en 1999 kaj pligrandigita. Ĝi nun proponas sur 1.450 m² diversaspekta saŭno-pejzaĝo kun Tepidarium, Sudatorium, Sanarium, Rusa vaporbanejo, finna saŭno kaj ŝtonvaporbanejo. Aldone ekzistas Lavaorum, Frigidarium kaj diversaj ripozejoj. Masaĝoj, sablobano kaj kosmetikaj flegoj disponeblas.

Ligita al la Kaiser-Friedrich-Therme estas maljunulejo.

Eksteraj ligiloj