Tepidarium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
En la tepidejo (1881) de Lawrence Alma-Tadema

Tepidejo (latine tepidarium de la vorteto tepidus "varmeta") estas varmaera ĉambro, en kiu ela benkoj kaj seĝoj, murojn kaj la planko estas varmigitaj. La aero estas seka, la aera temperaturo estas kutime ĉirkaŭ 38 ĝis 40 °C.[1] Oni vizitas ĝin malpeze vestita, ekzemple per banmantelo.

Kiel la nomo supozigas, la koncepto estas de roma origino kaj estis parto de la banada kulturo en la Romia Imperio. En kontrasto al la iama praktiko, hodiaŭ uzata iomete pli alta temperaturo.

moderna tepidejo en luksa hotelo

Pro la ĉambra temperaturo iomete pli alta ol la korpa temperaturo, la sangofluo de la korpa histo estas plibonigata; tio faciligas malstreĉiĝon, kaj ankaŭ eblas provi tiamaniere kuraci vaskulajn malsanojm, mildajn infektojn; mildigi reŭmatismon kaj metabolajn malsanojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. noto "Tepidarium" en la enciklopedio Meyers de 1905