Kaiser-Friedrich-Therme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaiser-Friedrich-Therme
arkitektura strukturo
Lando Germanio vd
Situo Wiesbaden
Situo
Geografia situo 50° 5′ 5″ N, 8° 14′ 22″ O (mapo)50.08488.23958Koordinatoj: 50° 5′ 5″ N, 8° 14′ 22″ O (mapo)
Kaiser-Friedrich-Therme (Germanio)
Kaiser-Friedrich-Therme (Germanio)
DEC
Kaiser-Friedrich-Therme
Kaiser-Friedrich-Therme
Situo de Kaiser-Friedrich-Therme
Map
Kaiser-Friedrich-Therme
vdr
La Kaiser-Friedrich-Therme
La banejo en la Kaiser-Friedrich-Therme

La Kaiser-Friedrich-Thermevarmbanejo de la imperiestro Frederiko, antaŭe Kaiser-Friedrich-Bad, estas historia varmbanejo en Wiesbaden, Germanujo. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1910 ĝis 1913 de la arkitekto A. O. Pauly laŭ secesia formo.

La akvo de la banejo venas de la Aglofonto (Adlerquelle), kiu estas la dua plej granda varmfonto de Wiesbaden, post la Kochbrunnen (boligputo). La temperaturo de la akvo estas 66,4 °.

La tiel nomata romia-irlanda banejo kun ĝiaj mozaik-kaĥeloj estis multekoste (4 milionoj da eŭroj) renovigita en 1999 kaj pligrandigita. Ĝi nun proponas sur 1 450 m² diversaspektan saŭno-pejzaĝon kun Tepidarium, Sudatorium, Sanarium, Rusa vaporbanejo, finna saŭno kaj ŝtonvaporbanejo. Aldone ekzistas Lavaorum, Frigidarium kaj diversaj ripozejoj. Masaĝoj, sablobano kaj kosmetikaj flegoj disponeblas.

Ligita al la Kaiser-Friedrich-Therme estas maljunulejo, kaj en parto de la imprese bela baneja konstruaĵo krome troviĝas kuracista praktikejo de infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio. La plej multaj banejaj gastoj tamen estas nek aktivemaj infanoj nek flegindaj maljunuloj, sed averaĝaj mezaĝaj plenkreskuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]