Kaiserschmarrn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaiserschmarrn, originale grandaj.

La KaiserschmarrnKaiserschmarren estas unu el la desertoj plej konataj el la aŭstria kuirarto, populara ankaŭ en la plej parto de la landoj kiuj nun estas en teritorioj de la iama Aŭstrihungara Imperio, same kiel en Bavario (Germanio). Ĝi konsistas en pecoj da speco de dolĉaj kaj dikaj patkukoj. La maso de la Kaiserschmarrn kutime estas karameligita kaj enhavas pli da ovaĵo ol normala pancake; foje ĝi havas ankaŭ rosinojn, muelitajn migdalojn kaj konfitaĵon aŭ pompecojn. Antaŭ esti proponita, ĝi ricevas pluvon el glazursukero. Ĝi estas manĝata kutime akompanata de kompoto el fruktoj, por ekzemplo el prunoj, fragoj kaj pomoj. Kvankam temas pri deserto origine, ĉar estas peza manĝo ofte estas proponata ankŭ kiel matenmanĝo.