Kakawin Bharatayuddha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bhāratayuddha
Kakawin • Palmfolia manuskripto
Aŭtoroj
Aŭtoro Empu Sedah, Empu Panuluh
Lingvoj
Lingvo malnova java lingvo
Eldonado
Loko Kediri
Ĝenro Itihasa
vdr
Unua paĝo de la Kakawin Bharatayuddha de Gunning (1903) en Javaj karaktroj.

Kakawin Bhāratayuddha estas antikva java poezia versio de kelkaj libroj (parva) de Mahabarato fare de Mpu Sedah kaj sia frato Mpu Panuluh en hindia metriko (kāvyakakaŭin).[1] La komenco de tiu verko estis ĝuste la 6a de Novembro 1157 fare de Sedah, kaj finiĝis fare de Panuluh.[2]:168 La jaro de la kompono estis donita per kronogramo sanga-kuda-śuddha-candramā kio rezultas en la jaro 1079 Saka. Tio estas ekvivalento de 1157 n.e. Bhāratayuddha signifas "Milito de Barato" alude al la Milito de Kurukŝetro.[1] Temas nome pri la granda milito inter Pandavoj kaj Kaŭravoj en Kuruo.[3]

Manuskriptoj de Bhāratayuddha[redakti | redakti fonton]

Kun kelkaj centoj da manuskriptoj listigitaj en katalogoj de publikaj bibliotekoj en variaj landoj, Kakawin Bhāratayuddha estas pro multo la plej ofte kopiita ekzistanta malnov-java verko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J. G. H. Gunning, 1903, Bhârata-yuddha: Oudjavaansch Heldendicht. ‘s-Gravenhage: Martinus Nijhoff.
  • S. Supomo, 1993, Bhâratayuddha, New Delhi: International Academy of Indian Culture. (ISBN 81-85689-43-1)
  • P. J. Zoetmulder, 1974, Kalangwan. A Survey of Old Javanese Literature, Hago: Martinus Nijhoff. (Recension, pp. 256–262) (ISBN 90-247-1674-8)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Kakawin Bharatayuddha, warisan indah di masa Jayabhaya. Alirita 20a de Januaro 2021.
  2. Cœdès, George. (1968) The Indianized states of Southeast Asia. University of Hawaii Press. ISBN 9780824803681.
  3. Ras, J. J.. (2014) Masyarakat dan kesusastraan di Jawa, ‑a eldono. ISBN 978-9794618998.