Kalaiso kaj Zeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kalaiso kaj Zeto (helene Κάλαϊς, Ζήτης , latine Calais, Zetes) estis en la helena mitologio filoj de la nordventa dio Boreo kaj lia edzino Oritia. Ilia patro Boreo estis filo de la dio de ventoj kaj steloj Astraio kaj lia edzino Eoso, diino de mateno kaj komencanta tago. Li trovis plaĉon en la reĝa filino Oritia, kies patro estis atena reĝo Ereĥteo. La reĝa filino timis furiozon de Boreo kaj ne volis fariĝi lia edzino. Ŝia patro rifuzadis la svatulon per elturnaj promesoj. Boreo perdis paciencon kaj uzurpis Orition perforte kaj forportis ŝin en la landon de Kikonoj. En la edzeco Boreo evidente trankviliĝis kaj la edzino alkutimiĝis pri li. Ili naskigis kvar posteulojn - ili estis fratoj ĝemeloj Kalaiso kaj Zeto, filino Ĥiono, kiu pli malfrue donis filon Eŭmolpon al la mara dio Pozidono kaj filino Kleopatro, kiu fariĝis edzino de la trakia reĝo [[Fineo #Fineo, la divenisto|]].

Kiam Kalaiso kaj Zeto maturiĝis en viran aĝon, kreskis al ili flugiloj. Sed laŭ aliaj versioj ili la flugilojn havis de sia naskiĝo. Ĉiakaze ili danke al la flugiloj famiĝis per multaj agoj. Kiam la heroo Jazono invitis la plej bonajn virojn de la Grekio sur ferdekon de la ŝipo Argo por fari longan veturon kaj alveturigi la Oran ŝaffelon, ambaŭ fratoj senhezite la proponon akceptis.

Vojaĝanta al Kolĉido la ŝipo albordiĝis en Trakio, kie ilia fratino Kleopatro vivis kun sia edzo Fineo, la reĝo de tiu lando kaj bonfama profetanto. La fratoj estis surprizitaj, pro siigo, ke Fineo ilian fratinon forpelis kaj denove edziniĝis. Pro insistoj de la dua edzino Fineo forpelis ankaŭ siajn filojn de la unua edzeco, enprizonigis ilin kaj iuj eĉ sciigis, ke li blindigis ilin. Kalaiso kaj Zeto tuj liberigis ilin, sed sian bofraton ne kondamnis, ĉar li agis sub virina premo.

Sed dioj ne estis tiel toleremaj, Fineon punis per nekvietebla malsato. En lian landon ili sendis terurajn harpiojn, duone virinoj, duone birdoj. Ili ĉiun manĝaĵon devoris kaj restaĵojn surfekis.

Kalaiso kaj Zeto decidiĝis la reĝon de harpioj liberigi. Ili flugleviĝis alten, kaŝis sin malantaŭ nuboj kaj de supre Harpiojn forte atakis. Ili pro teruro turniĝis al sudo kaj per sovaĝa flugo venis ĝis Plotaj insuloj en distanco de 500 kilometroj. La fratoj volis denove ataki ilin, sed haltis ilin la diino de pluvarko Iriso kaj nome de dioj certigis ilin, ke Fineo jam neniam estos de Harpioj ĝenata. Poste Kalaiso kaj Zeto revenis al la ŝipo Argo kaj daŭrigis en veturado.

La insulojn oni alinomis je Strofadoj, t.e. Insuloj de la reveno kaj ili tiel nomiĝas ĝis nun.

Rebrilo en arto[redakti | redakti fonton]

  • Scenojn kun "flugilhavaj Boreidoj" estas troveblaj sur multaj vazaj pentraĵoj. Inter la plej bonajn apartenas pentraĵo sur atika vazo el la 5-a jarcento a.K "Boreidoj persekutas Harpiojn" (nun en Brita muzeo en Londono) kaj ankaŭ sur aliaj vazoj en Vatikana muzeo kaj en Nacia arĥeologia muzeo en Ateno.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kalaís a Zétés en la ĉeĥa Vikipedio.