Kalendara enŝovo
Kalendara enŝovo aŭ neologisme interkalado (de la latina vorto intercalatio „interŝalto“ aŭ „enŝovo“) en la tempa kalkulado estas la enŝovo de difinita tempa unuo (sekundo, minuto, horo, tago, semajno, monato, jaro) en donitan kalendaran sistemon kiel la suna kalendaro aŭ luna kalendaro, por akordigi ĝin al observeblaj kaj mezureblaj fazoj de specifaj ĉielaj korpoj. La pliampleksigita tempa unuo tiam nomatas supertago, supermonato respektive superjaro.
Jam la romia kalendaro - origine 10-monata luna kalendaro - havis kalendarajn enŝovojn, kiuj nomatis dies / mens / annus intercalaris - tago / monato / jaro enŝovita.
Praktike aplikebla kalendaro devas havi kompletan nombron da tagoj, kiun ekzemple suna jaro per siaj 365 ¼ tagoj ne havas. Por adapto al la postulo de plenaj tagoj (ekzemple 365 tagoj) kaj samtempe laŭeble preciza paraleleco de la kalendaro al la suna jaro ĉiun kvaran jaron aldoniĝas enŝovita tago - en difinitaj jarcentojaroj, kiuj ne divideblas per la nombro 400, kiel la jaroj 1700, 1800, 1900, 2100, tamen ne.
Alia ekzemplo estas la lunsuna kalendaro kun sia "lunsuna jaro", do suna jaro kun lunaj monatoj, kiu kaj konsideras la sunan jaron kun siaj 365 ¼ tagoj, kiu ne rezultigas tutan nombron de lunaj monatoj (de 29 ½ tagoj), kaj la lunan jaron. En difinitaj jaroj enŝoviĝas aldona monato, por adapti la kalendaron al la necesoj de luna kalendaro - do rezultigi varian nombron de monatoj, kiuj dum unu jaro kutime estas 12, sed en difinitaj jaroj 13.