Kalinkaviĉia distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kalinkaviĉia distikto (belaruse – Калінкавіцскі раён, ruse – Калинковичский район) estas administra subdivido en Homela regiono (situas en centra parto de la regiono) de Belorusio. La distrikto estis fondita en 1924 kaj en 1954 eniĝis en Homelan regionon. La areo de la distrikto estas 2.800 km2. Ĝia administrada centro estas urbo Kalinkaviĉi. En la distrikto estas eldonata la gazeto "Kalinkoviĉiaj novaĵoj"

Loĝlokoj kaj administra subdivido[redakti | redakti fonton]

En la distrikto situas ĉirkaŭ 130 loĝataj lokoj, la plej grandaj el kiuj estas Kalinkaviĉi kaj Azariĉi. La distrikto estas subdividita je 22 vilaĝaj sovetoj.

Agrokulturo[redakti | redakti fonton]

En la distrikto situas 21 kolĥozoj, 11 sovĥozoj. En la distrikto estas disvastigitaj bovbredado, porkbredado, ŝafbredado, cerealplantado, terpomplantado, furaĝplantado.

Industrio[redakti | redakti fonton]

Naturo[redakti | redakti fonton]

La tereno estas ebena, sudoriente estas altaĵo. Tra la distrikto fluas rivero Pripjac kaj ĝiaj flankriveroj Tremlja, Ipa, Vic, Zakovanka.

Elfosaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la distrikto oni minas nafton kaj torfon.

Komunikado[redakti | redakti fonton]

Tra la distrikto trairas fervojoj inter Brest kaj Homel, inter Mahiljoŭ kaj Ovruĉ, aŭtovojoj inter Lelĉici kaj Minsk, inter Mazir kaj Brest, inter Petrikaŭ kaj Lojeŭ, inter Babrujsk kaj Mazir.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En vilaĝo Juraviĉi situas templo kaj kolegiejo konstruitaj de jezuitoj (bedaŭrinde nuntempe ambaŭ konstruaĵoj estas duonruinigitaj); bieno kun pejzaĝa parko en vilaĝo Lipava; inter la du vilaĝoj Malgrandaj kaj Grandaj Aŭcjuki ĉiujare efektiviĝas popolhumura festivalo.