Kalipso (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Odiseo kaj Kalipso, de Arnold Böcklin (1883)

En la greka mitologio, Kalipso (greke: Καλυψώ, Kalypsố, "tiu, kiu kaŝas") estas marnimfo. Laŭ Homero ŝi estas filino de Atlaso. Ŝi estas la reĝino de la mita insulo Ogygie, kie, ĉirkaŭita de aliaj nimfoj, ŝi vivas sola.

Pluraj insuloj nuntempe postulas la honoron estis la legenda Ogygie, inter ili la insulo Gozo, en la malta insularo.

En la Odiseado, Kalipso akceptas Odiseon post lia ŝippereo kaj enamiĝas al li. Ŝi sukcese retenas lin sur sia insulo dum sep jaroj, proponante al li eĉ la malmortebleco, se li konsentus resti. Sed fine Odiseo, helpita de la dioj, foriros por rehejmeniri.

Laŭ kelkaj tradicioj ŝi eble havis unu aŭ plurajn filojn kun la heroo, nome Latinus kaj Telegonos.