Kalvinana preĝejo (Gyügye)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalvinana kirko (Gyügye))
Kalvinana preĝejo de
Gyügye
Aerfoto pri la kalvinana preĝejo en Gyügye
Aerfoto pri la kalvinana preĝejo en Gyügye
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyügye
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, frua gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo kun kampanilo estas la sola historia monumento en vilaĝo Gyügye, kiu troviĝas en Hungario.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi preĝejo estis konstruita en la 13-a jarcento (aŭ iomete pli frue). La unua mencio okazis nur en 1405. Ŝajnas, en la 15-a jarcento trakonstruado okazis. En la 17-a jarcento la loĝantoj sekvis la kalvinismon, tial la preĝejo iĝis kalvinana. En 1767 la kasona plafono estis pentrita, kiu donis famon al la preĝejo. En 1833 oni konstruis la predikejon kaj galerion. En 2002 la preĝejo plene renoviĝis, tial ĝi ricevis post 2 jaroj premion "Europa Nostra".

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, sed en la proksimeco kampanilo etendiĝas. La sentura preĝejo havas 3 partojn, unue vestiblo estas videbla, en la interna parto la enirejo estas tipa romaniko. post la vestiblo la navo etendiĝas, kies fino estas la kvarlatera sanktejo. Tio spegulas jam la gotikon. La sanktejo estas iom pli mallarĝa, ol la navo. Ĉe la sanktejo simpla malalta sakristio estas videbla. La supro estas kovrita per ŝindoj.

Interne sur la plafono en la navo 56, en la sanktejo 25 pentritaj kasonoj estas videblaj. Ili prezentas simbolojn pri Noa, Luno, ktp. La mebloj estas barokaj.

Kampanilo[redakti | redakti fonton]

La duetaĝa kampanilo konstruiĝis en 3 fazoj, la lasta okazis en la 19-a jarcento. La granda parto estas kvarlatera, sed ĉe la sonoriloj kaj pli supre ĝi esta oklatera.

La pentritaj kasonoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]