Kalvinana preĝejo-duopo (Nagyszékely)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo-duopo de
Nagyszékely
Kalvinana preĝejo-duopo en Nagyszékely
Kalvinana preĝejo-duopo en Nagyszékely
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagyszékely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Tolna
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo-duopo estas unika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagyszékely.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis konstruita (tiam katolika) romanika kirko en la 13-a jarcento. En la 16-a jarcento plejparto de la loĝantoj jam estis kalvinanoj, tial ili uzis la kirkon. En la frua 18-a jarcento germanoj, ankaŭ kalvinanoj alvenis. La du popoloj alterne uzis la preĝejon, ĉar ili ne rajtis konstrui apartan preĝejon pro la kontraŭreformacio. Inter 1798 kaj 1801 la germanoj malkonstruis grandan parton de la sanktejo kaj supozeble tiam oni konstruis la turon, fine ili konstruis malfrubarokan pli grandan preĝejon. La du konstruaĵoj situas en orta angulo. La restinta hungara preĝejo estas proksimume nur duono de la nova germana preĝejo. Ili kontaktiĝas kaj formas L-majusklon. Depost la 2-a mondmilito la germanoj trude estis resenditaj al Germanio. Inter 2002-2006 ambaŭ kirkoj estis renovigitaj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo-duopo situas sola sur monteto en la vilaĝo, proksime estas videbla memorkolono pri falintoj de la mondomilitoj. La 2 turoj altiĝas proksime, nature la germana estas pli alta.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.