Kalvinana preĝejo (Abony)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Abony
Kalvinana preĝejo de Abony
Kalvinana preĝejo de Abony
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Abony
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 17861786
Specifo
Longo 18 m (interne)
Larĝo 8,5 m (interne)
Alto 30 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en urbo Abony (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri kalvinana predikisto okazis en Abony en 1626. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la tiama vilaĝo senhomiĝis pro la milito kaj pesto. Ekde 1711 la vilaĝo denove estis loĝata. Komence nur kalvinanoj alvenis, ili uzis la katolikan kirkon. En 1740 la katolikoj reprenis la kirkon, la kalvinanoj konstruis lignan preĝejon. En 1786 ili havis permeson konstrui ŝtonan kirkon kun turo, kelkaj elementoj estis portitaj el la ligna preĝejo. En 1816 ĝi estis trakonstruita, en 1822 pro ŝtormodetruoj la turo estis trakonstruita, eĉ pligrandigita. En 1935 la turo estis renovigita, inter 2004 kaj 2008 la plena kirko renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, sed la kvadrata turo atingas la trotuaron. La turopinto estas bulboforma. La turo havas apartan enirejon, la kutima enirejo troviĝas en flanko de la navo. La predikejo estis farita en 1818.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Navo
Enirejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.