Kalvinana preĝejo (Sajókeresztúr)
Kalvinana preĝejo de Sajókeresztúr | |
---|---|
Kalvinana preĝejo de Sajókeresztúr
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sajókeresztúr |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko, gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Sajókeresztúr (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La katolika romanika preĝejo konstruiĝis en la 13-a jarcento. Post 2 jarcentoj ĝi gotikiĝis. En 1576 jam la kalvinanoj uzis ĝin. Pro la tiutempaj bataladoj la kirko ruiniĝis, tial en 1709 ĝi estis rekonstruita. La hodiaŭa formo estas videbla ekde 1894.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kirko situas sola en korto, kiu estas ĉirkaŭita per mezepoka ŝtona muro. La muro estis interrompita en 1766 per ligna pordo por koĉeroj kaj personoj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas piramida. La navo finiĝas en rektangula absido. La navo havas romanikajn kaj gotikajn fenestrojn, la absido nur gotikajn fenestrojn. Interne oni pentris murpentraĵojn en la 19-a jarcento. Estas 2 galerioj, la unua por la orgeno.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2020-10-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2020-10-23 per la retarkivo Wayback Machine