Kalvinana preĝejo (Túrony)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Túrony
Kalvinana preĝejo de Túrony
Kalvinana preĝejo de Túrony
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Túrony
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Baranya
Arkitektura priskribo
Konstrustilo sanktejo: gotiko, turo: baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en vilaĝo Túrony (Hungario).

Aerfoto pri kalvinana preĝejo de Túrony

Historio[redakti | redakti fonton]

La iama katolika kirko de Túrony estis konstruita en la 13-a jarcento, en la sama jarcento la navo estis plilongigita. La plurlatera absido en la sekva jarcento konstruiĝis anstataŭ la pli malnova. En la sekvaj jarcentoj oni faris trakonstruojn, dum dominado de turkoj la kalvinanoj akiris la konstruaĵon. En 1706 la vilaĝo estis detruita, la kalvinanoj revenis nur en 1726 kaj faris la renovigajn laborojn. En la 18-a jarcento la kirko parte barokiĝis, la baroka turo estis konstruita en 1827. En 2000 arkeologoj komencis esplori la preĝejon, poste ĝi renoviĝis. En 2004 World Monuments Fund deklaris ĝin unu el la historiaj monumentoj de la mondo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Malantaŭa parto de la kirko

La kirko situas sola sur malalta montetopinto. La kvadrata turo reliefas en mezo de la fasado. Meze funkcias la enirejo, sed estas alia historia enirejo en flanko de la navo. Pilieroj apogas la absidon ekde 1726. Interne en la malplena sanktejo sidniĉo estas videbla, apude ankaŭ diversaj niĉoj troviĝas. La kasona plafono estis farita en 1744, el tio retis nur fragmento. Estas interese, ke la galerio havas bluan koloron (ekde la 21-a jarcento).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.