Kalvinana preĝejo (Göncruszka)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Göncruszka
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Göncruszka
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Göncruszka (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La katolika romanika preĝejo konstruiĝis en la 13-a jarcento. En la sekva jarcento ĝi estis pligrandigita laŭ gotiko. En 1639 la loĝantoj prenis la kalvinismon kaj ekde tiam ili uzas la kirkon. En la 18-a jarcento la preĝejo ricevis la nun videblan barokan formon, tamen kelkaj partoj restis el la mezepoko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en iomete pli alta loko en korto, kiu estas ĉirkauita kun mezepoka defenda ŝtona muro. En la korto kreskas granda kverko kaj aliaj arboj. Interne laŭ la kutimoj la muroj estas blankaj. En la galerio orgeno estas videbla.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.