Kalvinana preĝejo (Hajdúhadház)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Hajdúhadház
Kalvinana preĝejo en Hajdúhadház
Kalvinana preĝejo en Hajdúhadház
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hajdúhadház
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Antal Szkalnitzky
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 18701872
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en urbo Hajdúhadház (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Supozeble en la 15-a jarcento oni konstruis katolikan kirkon, kiun la alvenintaj hajdukoj riparis kaj alkonstruis turon depost 1605. Baldaŭ la kirko estis dufoje pligrandigita, tamen ne sufiĉis. En 1847 la kalvinanoj komencis konstruis pli novan preĝejon, sed tio ne sukcesis pro la Hungara revolucio de 1848. Denove oni konstruis novan kirkon inter 1870-1872. Pro la 2-a mondmilito ĝi plene bruldetruiĝis. La renovigaj laboroj plejparte finiĝis nur en la 1970-aj jaroj, la nova orgeno estis kreita en 1982. Ĝuste post jardeko ĉiuj renovigaj laboroj estis faritaj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola laŭ la ĉefplaco. La fasado estas simetria, en ambaŭ flankoj la sveltaj turoj altiĝas. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo meze, sed ankaŭ la turoj havas enirejojn ekstere.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.