Kalvinana preĝejo (Mezőlak)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Mezőlak
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mezőlak
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas mezepoka religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Mezőlak.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi preĝejo estis konstruita inter en la 14-a jarcento, kelkaj supozas, ke pli frue. Ĝis tiam arkeologia esplorado ne okazis. Laŭ historiistoj tiu loko estas mezo de jam malaperinta vilaĝo "Godena". En 1623 tiu gotika katolika preĝejo bruldetruiĝis (pli frue ankaŭ detruoj de turkoj okazis), poste ĝi estis trakonstruita laŭ malfrubaroko. Ŝajnas, tiutempe jam kalvinanoj uzis la kirkon. Plena renoviĝo okazis en 1911, tiam oni metis memortabulon super la enirejon. Laŭ tio ankaŭ en 1838 trakonstruo okazis. La ligna pordo devenis el la malnova preĝejo. Sur ĝi estas videbla hakilfrapo, laŭ la vilaĝanoj tion faris la tataroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ la ĉefvojo, tamen flanke estas nur 1 metro al la sekva domo. En mezo de la fasado estas la kvadrata turo. Interne la preĝejo havas orgenon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.