Kalvinana preĝejo (Sarkad)
Kalvinana preĝejo de Sarkad | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Sarkad
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sarkad |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Békés |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 1670 sidlokoj |
Longo | 40 m (interne) |
Larĝo | 14 m (interne) |
Alto | 52 m |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Sarkad, Templom tér 1. |
La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (deklarita en 1991) en urbo Sarkad (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine en Sarkad katolika kirko funkciis. La loĝantoj en nekonata jaro kalvinaniĝis, sed la kalvinanoj jam konstruis novan kirkon en loko de la iama katolika preĝejo ĉirkaŭ 1700 (laŭ alia fonto en la 1600-aj jaroj). Ĝi estis pligrandigita en 1796, sed ĝi bruldetruiĝis (precipe la turo) en 1866. Post 2 jaroj la kirko rekonstruiĝis. La predikejo estis kreita en 1869, la benkoj en 1880. Orgeno funkciis jam ĉirkaŭ 1790, sed ĝi cindriĝis en 1866. La pli nova eksonis en 1913 per 1618 orgenfajfiloj, poste ĝi estis plurfoje modernigita. En 1968 oni konstruis al la preĝejo pastran oficejon kun kunvena ĉambro.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola (kun la alkonstruitaj pastra oficejo kaj kunvena ĉambro) laŭ placo. La fasado estas simetria, meze la ĉefenirejo funkcias. Super la enirejo ovala fenestro estas videbla. La impona turo altiĝas same meze, interne 3 sonoriloj loĝas. La turpinto havas 8 turetojn. La navo dekstre havas alian enirejon kun reliefanta antaŭĉambro.