Kalvinana preĝejo (Tápiószele)
Kalvinana preĝejo de Tápiószele | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tápiószele |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1900 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novromaniko |
Konstruado | 1898–1900 |
Specifo | |
Enhaveco | 250 personoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Tápiószele (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La protestantismo disetendiĝis en Hungara reĝlando en la 16-a jarcento. Pri kalvinanoj en la iama Szele la unua mencio okazis en 1628. Ili havis paroĥon kun predikisto en 1675, sed en la 16-a jarcento ili aliĝis al la luteranoj, eĉ en 1825 ili partoprenis en konstruado de la luterana kirko. Tamen en 1867 ĉesis la unuiĝo kaj la kalvinanoj deklaris sendependecon, sed ili estis filio de Cegléd. En 1879 ĉesis la filia statuso kaj en 1888 alvenis la paroĥa rajto. La propra preĝejo estis konstruita inter 1898-1900 kune kun la orgeno. En 1971 la kirko estis renovigita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola en centro de la urbo. La fasado estas simetria, meze antaŭĉambro plene reliefas, pli supre estas 3 tre malgrandaj fenestroj. La navo havas krucnavon, nur iomete pli malaltan, ol la ĉefnavo. La kvadrata turo altiĝas en flanko de la ĉefnavo. Origine 3 sonoriloj loĝis en la turo, nun nur du. La turpinto estas pinta piramido.