Kalvinana preĝejo (Záhony)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Záhony
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Záhony
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
paroĥo loke
Dato de konsekro 1817
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 18051809
Specifo
Enhaveco 340 sidlokoj
Longo 20 m (interne)
Larĝo 9 m (interne)
Alto 32 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 4625 Záhony, Petőfi út 2/B.
vdr

La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Záhony (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Záhony jam en la 17-a jarcento ligna kirko kun sonorilostablo ekzistis, sed pro la oftaj inundoj en 1770 ĝi estis transmetita en alian lokon. Tiutempe la kalvinanoj apartenis al filio de proksima vilaĝo, sed en 1792 Záhony akiris sendependan paroĥon. Nova kirko (jam stabila) konstruiĝis inter 1805-1809, sed en 1863 ĝi bruldetruiĝis, nur la muroj restis. Post rekonstruado la turo denove estis konstruita en 1865. La orgeno estis kreita en 1910. En 2000 renovigaj laboroj okazis ekstere, post kelkaj jaroj ankaŭ interne.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola, antaŭ la navo la turo plene reliefas. En la turo 2 sonoriloj sonoras. Interne 2 galerioj estas videblaj. La instalaĵoj estis faritaj en komenco de la 19-a jarcento. Ili havas helbluan, foje bluan kolorojn.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.